Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Bosko birdo-ĥoron havas...

Bosko birdo-ĥoron havas,
florĝardeno floron havas,
la ĉielo stelon havas,
fraŭlo kor-anĝelon havas.

Flor', vi floras; bird', vi trilas,
kaj vi, stelradio, brilas,
kaj ŝi — floras, trilas, brilas:
la havantoj kvar jubilas.

Aj, la floro velke palas,
bird' forflugas, stelo falas,
sed knabinjo tie restas,
fraŭlo plej feliĉa estas.